Ni ekbiciklas malfrue en la posttagmezo. Ni ankoraŭ troviĝas en la Pariza regiono kiam venas tempo por tranokti. Iu afabla familio proponas, ke ni tendumu sur ĝia ĉedoma herbejo. Dum Cirilo nokte starigas la tendon per kapa lampo, Roz' elsakigas siajn dormaĵojn. Ŝi ne trovas sian dormsakon. Evidentiĝas, ke ŝi forgesis ĝin hejme.
 
Ni decidas, ke Cirilo dormos sole en la tendo kaj Roz' trajnos al la ankoraŭ apuda Parizo por reakiri sian sakon. Hejme, kvankam ŝi serĉas en ĉiuj anguloj, ŝi daŭre ne kapablas trovi ĝin. Cirilo kontrolas en la sakoj de Roz' kaj en dek sekundoj trovas la tiom deziratan dormsakon. Ĝi trovigis en tutnova kaj tiom efika premsako, ke Roz' ne vidis ĝin en la mallumo.
 
Post bona dormo en vera lito, Roz' matene reatingas Cirilon kaj ni kune daŭrigas nian vojaĝon sur kvietaj vojoj.
 
Ĉe la rivero Luaro, ni atingas vilaĝon, kies ĉefa trajto estas posedi multajn originalajn leterskatolojn. Iuj estas herooj de bildstrioj, aliaj rilatas kun la profesio aŭ ŝatokupo de la loĝantoj, aliaj estas tute fantaziaj.
 
Dum ni instaliĝas por tranokti, Cirilo troblovas en sian aermatracon, kies internaj kudraĵoj rompiĝas, kio faras parton de la matraco dika bulo. Li do devas dormi sur sia matraco sen aero kaj matene ja doloras liaj lumboj. Tiu aĉa afero okazis sabate vespere. Estos neniu espero trovi malfermitan sportvendejon dimanĉe. Plia tia nokto estas antaŭvidebla.
 
Dimanĉe matene en Francio kutime trejniĝas multaj biciklistoj. Kelkaj salutas nin per tiaj amikaj vortoj: "Saluton, sakuloj"! Sed ekde la tagmezo, cxiuj kvazaŭ magie malaperas.
 
En vilaĝo, ni sovaĝe tendumas en stadiono de vilaĝo. Matene, vidas nin la gardisto kaj, anstataŭ la atenditaj riproĉoj, li invitas nin por kaf- kaj teumi. Li ankaŭ donas al ni valorajn informojn por atingi grandan sportvendejon en Bourges, kie ni aĉetas novan aermatracon por Cirilo.
 
Alian fojon, dum ni ekserĉas lokon por tendumi en vilaĝo, iu aŭtomobilanto haltigas nin per mansignoj. Je nia surprizo, li invitas nin por tendumi en ĝardeno apud lia domo. Ni ankaŭ ricevas la permeson duŝiĝi en lia hejmo kaj li eĉ kuiras por ni.
 
Li nomiĝas Sylvain kaj ankaŭ li kutimas vojaĝi. Li vivis en Alasko plurajn monatojn kaj spertas pri kajako. Li jam kajakis supren sur la tuta rivero Luaro, la plej longa de Francio, kaj li eĉ trakajakis Nord-Amerikon. Pri tiu aventuro li eĉ montras al ni tre bele presitan libron en la franca: "Je la fontoj de Kanado" (Aux sources du Canada). Dum ni dormas en lia ĝardeno, li nokte laboras kaj revenas kiam ni vekiĝas, en ĝusta momento por proponi al ni matenmanĝon.
 
Baldaŭ prezentiĝas la unuaj deklivoj de Centra Masivo, la montaro en la centro kaj sudo de Francio, kiuj iome malkreskigas nian rapidecon. Por dormi, iu familio supre de deklivo post Saint Eloy les Mines invitas nin starigi nian tendon en ĝia garaĝo normale uzata por amasigi ĉiujn ludilojn de la infanoj. Niaj gastigantoj neatendite kuiras tutan manĝon por ni. Dume, maltimema kato provas ŝteli niajn proprajn nutraĵojn el niaj sako.
 
Ni nun ja atingis la montaron. La deklivoj fariĝas pli seriozaj kaj lacigas nin. Roz' tiom lacas ke, dum ŝi ĵus haltis en vilaĝo, ŝi falas de la biciklo, feliĉe sen gravaj konsekvencoj. Ŝi ne plu havis sufiĉan forton por deiri de ĝi. Siaflanke, Cirilo iomete suferas je la dekstra maleolo pro ankoraŭ freŝdata vringiĝo.
 
Dum rapide proksimiĝas la noktiĝo en la Centra Masivo kaj falas la temperaturo, ni daŭre suprengrimpas sen trovi taŭgan lokon por tranokti. Estas malfacile starigi tendon kiam ĉiuflanke troveblas nur krutaj deklivoj. Ni fine trovas grupon de domoj kaj iu el ili havas ebenan herbejon flanke. La maljuna loĝantino permesas al ni tie tendumi kvankam ŝi videble timetas. Ŝi zorge ŝlosas sian pordon kaj fermas siajn ŝutrojn. Nur matene ŝi venos iomete babili kun ni.
 
Intertempe, jam noktas kaj malvarmas. Dum ni starigas la tendon aŭtanto haltas por informi nin, ke li estras gastejon tri kilometrojn for. Li invitas nin... kontraŭ pago. Dankon ne. Kial pagi kiam eblas tranokti senpage? Kaj la tendon necesas amortizi. Kvankam la matena temperaturo proksimas -2°C kaj prujno videblas sur la sakoj, ni eĉ sufiĉe kuraĝas por purigi nin je apuda fonto.
 
La deklivoj fariĝas pli kaj pli krutaj kaj montpasejoj sekvas montpasejojn. Biciklistoj preterpasas nin kaj iu krias al la aliaj "Vidu tiun frenezulon, ne nur li kunportas pezajn sakojn sed li ankaŭ kunportas edzinon"! Kvankam sunas, la vento malvarmigas nin. Vespere, meze de tiu malvarma montaro, iu agrokulturisto konsentas, ke ni dormu en lia garbejo kontraŭ la promeso ne fajrumi. Kvankam ĝi plenplenas je grandaj pajlorulaĵo, ni sukcesas starigi nian tendon ene por eviti la pikojn de la multnombraj araneoj loĝantaj ĉi tie.
 
Hodiaŭ, ni trapasas kvar sinsekvajn montpasejojn, la plej alta el ili je 1588 metroj. Ne tiom alte sed sufiĉe por trafi krutajn deklivojn kaj malvarmajn temperaturojn. Feliĉe, sunas en la malsuprendeklivo. Ankaŭ ĉi-flanke ni ricevas la permeson dormi en farmbieno, ĉi-foje sur betona grundo en granda stalo, apud malsana bovino deviga resti en varma "lito". Denove ĉi-flanke ni promesas nek fumi nek kuiri per gasvarmigilo.
 
Ni fine eliris el la alta parto de Centra Masivo. Post Aurillac ni denove ĝuas varman sunon. Por atingi la vilaĝon Conques, necesas suprengrimpri unu kilometron sur kruta deklivo sed tio valoras la penon, ĉar temas pri belega vilaĝo, etapo por pilgrimantoj survoje al Santiago, en Hispanio. En tiu sezono la loko tre agrablas ĉar turistoj pli malmultas ol en julio kaj aŭgusto kaj eblas pli libere promeni.
 
Ni proksimiĝas al Rodez, granda urbo apud kiu loĝas esperantistoj. Ili bedaŭrinde ne povos gastigi nin, ĉar ili foriras hodiaŭ. Ni ne sufiĉe rapidis en la montaro por alveni hieraŭ. Ni do plian fojon tranoktos sen ĝui varman duŝadon.
 
Nokte elirante el la tendo por urini, Cirilo rimarkas ke funkcias la malantaŭa lumĵetilo sur la Roza biciklo. Ĝi normale funkcias per dinamo sed la rado kompreneble ne turniras. Rapida kontrolo montras ke ne videblas fluganta telero super niaj kapoj. La afero ne povas esti sed tamen estas. Nekompreneble! Cirilo malkonektas la dratfadenetojn de la lumĵetilo kaj la lumo malrapide malintesiĝas ĝis kompleta malapero. Roz' verŝajne ne kredos la rakonton morgaŭ.
 
Ni eliris de la granda montaro sen esti forrabitaj de eksterteruloj. Ni tamen daŭre trafas multajn deklivojn. Ni iam kredas trovi pli facilan itineron laŭ la rivero Tarno, sed post kelkaj ebenaj kilometroj ni repagas la konton per trafo de eĉ pli krutaj deklivoj, de 10 ĝis 13%!

En vilaĝo, eta piedpilka tereno atendas nin kun malŝlosita vestiĝejo. Ni eniras kaj trovas akvon. Ĉi-vespere ni facile purigos nin... per malvarmeta akvo. Eĉ estas senseĝa necesejo. Granda lukso! Ni povus instali niajn matracojn rekte sur la betono de la vestiĝejo sed kulo nervozige ĉirkaŭflugas nin dum ni manĝas. Ni profitas ke la interna ĉambro de nia tento estas memstara por uzi en la konstruaĵo. Plie, tio ebligas al la tendo plene sekiĝi post la antaŭa nokto en kampo.
 
La klimato multe pli agrablas. Ni nun troviĝas en suda Francio. Multe pli varmas, ĝis 25°C. Ni biciklas meze de vinberujaj kampoj. Estas tempo de rikolto sed kelkaj kampoj ankoraŭ ne ricevis la viziton de vinistoj kaj ni tiam povas ŝtelfrandi kelkajn berarojn.
 
Post pluraj suprendeklivoj ni fine ĝuas nian unuan vidon al la maro Mediteraneo, post preskaŭ 1000 km da ŝvitado. Mallonge poste, la Pirenean montaron ni ekvidos, kiel pruvon ke proksimiĝas la celo.
 
En eta vilaĝo, iu loĝanto informas nin, ke nur la stadiono ebligus al ni starigi la tendon. Bedaŭrinde, okazas vespera rugbea trejnado ĝis la deka horo. Ni ĉagrenite decidas plubicikli, ne sciante, kie ni tendumos en tiu malaltmontara regiono kun nur vinberujaj aŭ ŝtonecaj kampoj ĉie ĉirkaŭe.
 
Jam noktas kaj ni lacas. En suprendeklivo ni finfine ekvidas domon. Ni eniras la bienon kaj antaŭ ol ni havas tempon sonori, iu virino 80-jara malfermas la pordon. Ŝi konsentas, ke ni instalu nian tendon sub antaŭtegmento de ŝia hejmo. Ŝi ankaŭ proponas, ke ni duŝiĝu kaj uzu la necesejon. Ŝi eĉ preparas bongustan supon por ni.
 
Ŝi nomiĝas Luce. Kiam ŝi estis pli juna kaj ankoraŭ vivis ŝia edzo, ŝi multe piedmigris kun dorsosako. Multe plaĉas al ŝi renkonti vojaĝantojn per biciklo. Ŝi eĉ informas nin, ke ŝi ne ŝlosos sian hejman pordon por se okaze ni nokte bezonos necesejumi. Ŝi nur demandas al ni, ĉu ni ne intencas murdigi ŝin dum la nokto. Ni pripensas la aferon momente kaj ni respondas, ke ni jam murdigis sufiĉe da maljunulinoj dumvoje kaj ni ci-foje preferus dormi.
 
Forte blovas la vento dum la tuta nokto kaj ni iomete timas por la morgaŭa biciklado. Luce matene ellitiĝas pli frue ol kutime por prepari kafon al ni kaj adiaŭi nin.
 
Ĝis Perpinjano kaj poste ĝis la maro, la vento helpas nin. Ni apenaŭ rimarkas ĝin, escepte foje en suprendeklivoj, kiam ĝi puŝas nin kaj ni apenaŭ bezonas pedali. Sed poste, ni direktiĝas norde al Narbono laŭ la maro. Tiam, la vento abrupte rememorigas al ni sian ĉeeston, venante de fronte aŭ, eĉ pli terure, de flanke. Ĝi plurfoje danĝere flankenpuŝas nin dum la trafiko iom multas kaj rapidas. Post 30 tiaj kilometroj, ni rezignas pluiri sur digo inter granda lago kaj la maro. Ni senĝoje decidas bicikli sur tutlanda vojo kun pluraj deklivoj kaj densa trafiko, sed kun iomete malpli da vento.
 
Jam de la tagmezo Roz' provadas kontakti sian patron, en Narbono, sed li ne ŝaltis sian poŝtelefonon. Nur vespere, kiam ni atingas la enirejon de Narbono, ŝi fine trafas lin. Li ne aĉetis manĝaĵojn, ĉar li kredis nian alvenon nur la morgaŭon. Butikumo por la vespera manĝado faras nin alveni dum jam noktas.
 
Fine, ni alvenis,... alvenis je la startloko de nia tramonda vojaĝo, venontjare.