Klik, klik, aŭdeblas la ĵurnalistaj fotiloj de la tri regionaj ĵurnaloj, samtempe ol la aplaŭdoj de niaj familianoj kaj amikoj vinintaj por vidi nian ekbiicikladon elde Narbono lundon la 16-an de marto 2009.
 
Ni ne jam scias, ke temas pri la unuaj klikadoj el granda serio.
 
Ni feliĉas pro la ekiro. La semajnoj antaŭ nia foriro lacigis nin. Ni ne ĝuis unu ripozminuton. Ni nenion forgesu. Ni elvakciniĝu, ĉar iuj estas devigaj en kelkaj landoj. Ni ordigu la apartamenton kaj solvu ĉiujn administrativajn problemojn. Fine, ni vizitigu la Aldean regionon al la Cirilaj familianoj, kiuj venis por la evento, dum la Rozaj loĝas surloke.
 
Ek, ni foriras. Jen la unuaj pedaladoj al nova estonteco, al valoraj renkontoj, en unu vorto al nova vivo.
 
La unua etapo mallongas. 40 km ĝis Béziers, kie akceptas nin juna instruistino.
 
Post Montpellier, ni trabiciklas Kamargon, sovaĝan regionon en la Rodana delto, plenan je marĉoj, lagoj kaj riveretoj. Temas pri paradizo por sovaĝaj bestoj sed eble ne por homoj, ĉar, je nia plej granda surprizo, trinkebla akvo daŭre ne troveblas ĉie. Cirilo fakte logos la naturan scivolemon de policistoj kiam li pumpos akvon el fontano per nia akvopurigilo.
 
La unuan fojon ni vidas flugantajn flamingojn. Aliflanke, ne interesas nin la flugado de kuloj kiam ni post la sunsubiĝo starigas bian tendon meze de kanoj.
 
La vento pli kaj pli forte blovas kaj ni malfacile antaŭeniras. Akceptas nin familio kies 13-jara filo estas lerta manlaboranto; lia patro diras, ke li fabrikas kabanoj, sed tre impresas nin la vizito de tiu konstruita por la fratino, kvazaŭ temas pri dometo. Li ankaŭ donis la formon de vojaĝmotorciklo al eta biciklo. Li eĉ muntis muzikaparaton sur alia biciklo kaj provizas ĝin per elektro dank' al dinamo. Por aŭskulti muzikon, sufiĉas nur ne haltigi la pedaladon.
 
Post plia tago ni atingas al Miramas. Tie, Roz' retrovas malnovan amikinon kies 8-jara filino demandas «en kiom da tempo vi realigos vian 80-tagan mondan trairadon ?» De ĉiuj la demandoj pri nia vojaĝo, sendube temas pri la plej malfacila.
 
Post la grandaj etendaĵoj Kamargajn, jen montaro. Ni pli kaj pli proksimiĝas de la interkruutejo Verdon, la klimato draste ŝanĝiĝas. Je iu matena vekiĝo, surprizas nin nia tute blanka tendo. Nokte frostis!
 
Ni pli kaj pli malrapidas. Deklivoj sekvas deklivojn. Ni bezonas unu horon por bicikli 4 km. Suprendeklivoj kompreneble malrapidigas nin sed ankaŭ la vento forte enŝoviĝanta en la interkrutejo. Sed ja la pejzaĝo estas nia plej granda malrapidigilo. Ĝi tiom belas ke ni senĉese haltadas por foti!
 
Ni ne konsciis ke hodiaŭ estas dimanĉo posttagmeze. Kiam ni alvenas en La Palud, ĉio estas fermita. Fakte, "ĉio" signifas la solaj panejo kaj nutraĵvendejo... Restas al ni preskaŭ nenio por manĝi... Dum Roz' lavas siajn vestaĵojn en publika lavejo, Cirilo serĉas telefonbudon. Li revenas kun pano, pastaĵojn kaj kokidaĵo. Li babilis kun biciklema aŭtanto ferianta en la regiono. Ni povos nutri nin ĉi-vespere...
 
Ni eniras sur cirklan vojeton laŭ le rivero Verdon kaj trovas fermitan rifuĝejon. Tibetaj preĝtukoj flirtas en la vento, ni aldonas niajn vestaĵojn por sekigi ilin. La kovrita teraso ŝirmos nian tendon kaj protektos nin kontraŭ la vento, kiu kirle blovos la tutan nokton.
 
Lunde, Roz' malantaŭen revenas al La Palud cele aĉeti nutraĵojn, dum Cirilo plubiciklas sur la cirkla vojo tra suprejoj daŭrre neĝkovritaj.
 
Ĉio ĉi elĉerpis nin. Ni decidas mallongigi la itineron kaj ni direktiĝas al Saint-Raphaël, kie esperantistaj amikoj atendas nin por unu-semajna ripozo.
 
La varma akvo de duŝo anstataŭos la glacian akvon de fontoj , la lavmaŝo la publikajn lavejojn, komforta lito niajn ŝvzlzblajn matracojn!
 
Niaj gastigantoj kontaktis la lokan ĵurnalon por intevjuo de ni. Ni ankaŭ prelegas en bazlernejo, kie 69 infanoj tre scivolemas pri niaj aventuroj. La lernestrino spontane akceptis nin. En la vespero estas tempo fari same en lernhelpa centro.
 
Dum nia restado en Saint-Raphaël, kiel ni planis, Cirilo devas retrajni al Parizo por du tagoj pro prilaboraj motivoj. Estas okazo por reveni kun plia ekipaĵo... ni jam portas po bagaĝojn 30-kgajn. Malbonŝance, li foorgesis sian USB-memorilon. Ĝi tamen estas nepre bezonata, ĉar ĝi entenas niajn fotojn, rakontojn, kontaktojn kaj precipe la liston de menditaj poŝtkartojn. Ni do ĉi-momente ne plu povas sendi la jam pagitajn kartojn...
 
Sen trovi solvon al tiu problemo ni tuj restartas. Ni iom malfrue alvenas en Nico, kie atendas nin Jean-François, esperantista amiko ŝatanto de bildstrioj kaj tradukinto de pluraj aventuroj de Asteriks'. Li invitas nin por manĝi "bruccheta", italan pladon apenaŭ konata en Francio. La sola malbonaĵo okazas la morgaŭon, kiam ni maltrafas intervjuon en la ĵurnalo Nice Matin pro miskompreno pri la rendevua horo.